Weblog
Tuesday, 27 October 2009
-
Sistemo Internacia de Unuoj
El Vikipedio
La Sistemo Internacia de Unuoj estas la ĉefa sistemo de mezuro en la mondo. Ĝi estas konata sub la mallongigo SI, origine el la franclingva Système international d'unités, sed uzata ankaŭ alilingve. Ĝi estis establita en 1960 kiel moderna versio de la metra sistemo.
SI estas uzata ĉie por ĉiuj mezuroj en scienco, industrio, kaj komerco; la sola grava escepto estas Usono, kie la tradiciaj brit-devenaj mezurunuoj ankoraŭ regas en la ĉiutaga vivo. Ankaŭ en Britio la malnovaj unuoj plu rolas. Eĉ se iuj landoj uzas malnovajn unuojn en la ĉiutago, tiuj jam ĉie estas difinitaj per unuoj de SI. Ekzemple, la usona-brita colo estas difinita ekzakte egala al 0,0254 metroj, kaj tial ĝi estas rekte dependa de la difino de metro.
La sistemo estas konstruita sur bazo de sep fundamentaj unuoj: la metro, kilogramo, sekundo, ampero, kelvino, kandelo kaj molo.
La tuta SI konsistas el aro da mezurunuoj kune kun aro da prefiksoj. Estas du grupoj de unuoj: la sep bazaj unuoj por sep fizikaj grandoj (kun fizikaj dimensioj inter si sendependaj) kaj multaj derivitaj unuoj konstruitaj el la bazaj. SI agnoskas ankaŭ kelkajn ekster-SI-ajn unuojn por uzo kun la sistemo. SI-prefikson oni povas meti antaŭ unuonomon por nomi multoblon de la unuo. Ekzemple, kilo- signas mil-oblon kaj tiel kilometro egalas al mil metroj, mili- signas milon-oblon kaj tiel milimetro estas milono de metro. Ĉiuj SI-prefiksoj signifas multobligon aŭ dividon per potenco de 10.
Ekzistas ankaŭ aliaj versioj de la metra mezursistemo: La CGS-sistemo prenas centimetron, gramon kaj sekundon kiel la bazajn unuojn (la nomon CGS donas la komencliteroj de la ĉefunuoj). Ĝi estis, kaj iam ankoraŭ estas, uzata por certaj sciencaj celoj. Evoluis ankaŭ sistemoj, kiuj normigis metron, kilogramon kaj sekundon (MKS) kiel la bazajn unuojn. La MKSA-sistemo, kiu aldone havas amperon en sia bazo, formis la elirpunkton por la Sistemo Internacia de Unuoj
//Enhavo
Bazaj unuoj
La sep bazaj fizikaj mezurunuoj
Grando Unuo Simbolo Difino longo metro m La longo, kiun trapasas lumo en vakuo dum la tempo de 1/299 792 458 de sekundo.
maso kilogramo kg La maso de la internacia prototipo de kilogramo (tiu cilindra peco el platena-iridia kunfandaĵo estas konservata en la Internacia Buroo de Pezoj kaj Mezuroj en Parizo)
tempo sekundo s La tempodaŭro de 9 192 631 770 cikloj de la radiado kiun donas la transiro inter la du hiperfajnaj niveloj de la baza stato de atomo de cezio-133.
elektra kurento ampero A La ampero egalas al tia konstanta elektra kurento, kiu, trapasante du paralelajn, senfine longajn rektajn konduktilojn, kun distanco de 1 metro kaj neglektebla cirkla kversekco, en vakuo, kaŭzas inter tiuj konduktiloj forton de 2 × 10-7 neŭtonoj je metro. temperaturo kelvino K La frakcio 1/273,16 de la termodinamika temperaturo de la triobla punkto de akvo (tio estas punkto, kie akvaj formoj solida, likva kaj gasa koincidas)
materikvanto molo mol Kvanto de substanco en sistemo, kiu enhavas tiom da strukturaj elementoj, kiom da atomoj estas en 0,012 kilogramoj da karbono-12. Kiam oni uzas la molon, oni specifu ankaŭ la strukturajn elementojn, kiuj povas esti atomoj, molekuloj, jonoj, elektronoj aŭ aliaj partikloj aŭ difinitaj grupoj de tiaj partikloj. (La nombro estas la konstanto de Avogadro).
lumintenso kandelo cd La kandelo estas la lumintenso, en difinita direkto, de lumfonto, kiu radias unukoloran lumon de frekvenco 540 × 1012 hercoj kaj kiu havas en tiu direkto energi-intenson de 1/683 de vato je steradiano.
Derivitaj unuoj
Grando Nomo de la unuo Simbolo Mezuro en bazaj unuoj frekvenco herco Hz s-1 forto neŭtono N kg · m / s2 premo paskalo Pa kg / (m·s2) laboro/energio ĵulo J kg·m2 / s2 elektra ŝargo kulombo C A·s povumo/radia flukso vato W kg·m2 / s3 elektra tensio/elektromova forto volto V kg·m2 / (A·s3) elektrostatika kapacitanco farado F=C/V kg-1·m-1·s4·A2 magneta flukso vebero Wb kg·m2 / (A·s2) induktanco henro H kg·m2 / (A2·s2) elektra rezistanco omo Ω=V/A m2.kg.s-3.A-2 elektra konduktanco simenso S=A/V m-2.kg-1·<s3·A2 magnetfluksa denso teslo T=Wb/m2 kg·s-2.A-1 celsia temperaturo celsia grado °C K lum-flukso lumeno lm=cd.sr m2·m-2·cd=cd iluminanco lukso lx=lm/m2 m2·m-4.cd=m-2.cd aktiveco de radionuklido bekerelo Bq s-1 ensorbita dozo grajo Gy=J/kg m2·s-2 doz-ekvivalento siverto Sv=J/kg m2·s-2 kataliza aktiveco katalo kat s-1·mol (ebena) angulo radiano rad 1 (m·m-1) spaca angulo steradiano sr 1 (m2·m-2) Unuoj sen speciala nomo
Grando Nomo de la unuo Simbolo Mezuro per bazaj unuoj areo kvadratmetro m2 m2 volumeno kubmetro m3 m3 denso kilogramo je kubmetro kg / m3 kg / m3 rapido metro je sekundo m / s m / s akcelo metro je sekundo en kvadrato m / s2 m / s2 tensio de kampo volto je metro V / m kg·m / (A·s3) Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Internacia Buroo pri Pezoj kaj Mezuroj - SI Plena prezento de SI en la lingvoj franca kaj angla. En okazoj de dubo pri ĝusta interpreto, validas ĉiam la franca teksto de la dokumentoj.
Sunday, 25 October 2009
-
Khajuraho en català
Khajuraho
De Viquipèdia
Khajuraho (hindi: खजुराहो) és una vila de Madhya Pradesh a l'Índia amb una població segons el cens del 2001 de 7.665 habitants, que el juliol de 2008 segons oficials de la població havia sobrepassat els deu mil habitants (1.242 habitants el 1901). Destaca pel seu conjunt de temples declarats Patrimoni de la Humanitat el 1986, en els quals hi ha diverses escultures eròtiques. El nom derivaria de kajur que vol dir "palmera datilera".
Taula de continguts
* 1 Història
* 2 Descripció
o 2.1 Grup oest
o 2.2 Grup est
o 2.3 Grup sud
* 3 Rodalies
* 4 Enllaços externs
Història
Es esmentada per primer cop en el relat del peregrí budista Hiuen Tsiang que va visitar la cort del regne que anomena Chi-ki-to (Jijhoti). Hi havia temples budistes en aquell temps però modernament només resta una estatua de colossal de Buda del segle VII o VIII. Fou la capital del regne de Jijhoti, i Abu Rihan, que acompanyava a Mahmud de Gazni en la seva expedició a Kalinjar el 1021 esmenta Kajuraha com a capital de Jijhoti.
Fou la capital dels rajputs chandeles que van governar la zona entre vers els segle X i XII i aleshores s'anomenava Khajjuravahaka i Khajurapuraor Khajjinpura. Ibn Battuta la va visitar el 1335, i l'anomena Kajura, describint el llac i els temples idolatres; segurament encara estava en possessió dels hindús en aquesta època. Hauria perdut importància amb l'expedició de Sikandar Lodi a Panna i Baghelkhand del 1494-1495, quan va assolar la regió.
Fou part de l'estat tributari protegit de Chhatarpur, ciutat situada a uns 40 km, fundat al segle XVIII.
Descripció
Un dels temples de Khajuraho.
Els temples foren construïts entre la meitat del segle X i la meitat del segle XI. Tota la zona esta emmurallada amb diverses portes que permeten l'entrada cadascuna de les quals (8) té dos palmeres a l'entrada. Els temples originals eren uns 80 dels que 22 estan en bon estat. La superfície total és de 21 Km². Allunyats dels llocs habituals es van conservar sota els mongols coberts de vegetació, sent redescoberts el 1838 pel capità britànic I. S. Burt.
Els temples estan sobre plataformes elevades per facilitar el passeig ritual al seu entorn. Les torres estan sobre les plataformes de manera que donen sensació de verticalitat des de lluny. Estan construïts amb blocs de granit i pedra calcària, estan units els blocs per enllaços metal·lics. Els murs estan dividits en franges horitzontals mitjançant motllures i baix relleus.
Detall
Hi ha escultures de cinc tipus: les geomètriques i florals sobretot als sostres, columnes i motllures; les representacions de la vida de la cort amb balls, músiques i activitats diàries; figures d'animals generalment a l'exterior i parts inferiors; les figures de deus i deesses generalment al fons del temple; i finalment les figures de dones i parelles en activitat sexual.
El motiu de les escultures eròtiques no es coneix: es pensa que era educatiu per ensenyar el kamasutra als més joves però hi ha altres teories.
Dels 22 temples a considerar, s'han format tres grups: oest, est i sud.
Grup oest
És el principal; inclou el Museu Arqeològic i dos temples en ruïnes i a més a més:
Figures eròtiques.
* El temple Lakshmana, possible obra del rei Lakshavarman (vers 925-950) dedicat a Vixnu
* El temple Varaha, dedicat a Vixnu
* El temple Matangesvara ': dedicat a Xiva
* El temple Visvanatha construït pel rei Dhangadeva (vers 950-1002).
Vixnu
* El temple de Nandi dedicat al brau Nandi, que era muntat per Xiva
* El temple Kandariya Mahadev, el més gran, dedicat a Xiva
* El temple Devi Jagadambi, dedicat a Kali
* El temple Chitragupta amb estàtua de Surya, el déu del sol
Grup est
Amb tres temples hinduistes i tres jainistes destacant el temple Parsvanatha
Grup sud
A un kilòmetre del grup est, amb dos temples, el Duladeo i el Chaturbhuja amb estàtua de Vixnu.
Rodalies
A Kurar Nala, no gaire lluny de Khajuraho, hi ha el magnífic temple de Kunwar Nath, del mateix estil encara que una mica més petit. Al poble de Jatkari, a uns 2 km, hi ha també un temple que hauria estat construït per Suja, germana del famos heroi Banaphar Alha, de les guerres entre els chandeles i Prithwi Raja Chauhan de Delhi.
Enllaços externs
* Fotos del conjunt de temples de Khajuraho (2008)
Friday, 23 October 2009
-
La Spirita Urbo kaj la Spirita Kamparo
B.E. = Jaro de la Taja Budaisma Erao = Okcidenta Jaro + 543 jaroj
per Esperanto
de Viktor Medrano
Mi kreskas en Filipinoj ĝis mi aĝas 10 jarojn. Mi iras al privata lernejo, La Salle, kiu estas Romkatolika institucio. Mi lernas preĝi per rozario, diri "Saluton, Maria", kaj fari multajn supraĵajn aferojn pri la religio. Sed ĉar mi estas juna, tio ne pli profundiĝas.
Kiam mi estas 10-jaraĝa, mia familio kaj mi translokiĝas al Kanado. Baldaŭ, miaj gepatroj asociiĝas kun Filipinaj eksterpatrujuloj, kiuj konvertiĝis al Protestantaj religioj, tipe Baptista. Miaj gepatroj konvertiĝas al Baptistoj kiam mi estas en mezlernejo. Baldaŭ, ekzistas premo por konformiĝi. Kiel mi estas "bona knabo" ĉi-tiutempe, mi iru al Protestanta preĝejo kune kun ili. Sed neniom da la prelegoj inspiras min. La tuta Kristana doktrino pri antropomorfisma persona dio ŝajnas stranga al mi, aŭ ne alloga. Mi opinias, ke dio ne estus homeca aŭ personeca. Mi ankaŭ opinias, ke ĉiopova dio ne havus la egoisman bezonon esti adorata de ĝiaj kreitaĵoj, sed esti admirata estus pli bone. Ĉiuokaze, ĉi-tiutempe, mia mentoro estas sinjoro Spock, la logika scienca menso. Estas preskaŭ tute science tra mezlernejaj kaj universitataj jaroj. Mi ne konvertiĝas al Protestantismo.
Revolucio okazas en mia menso post universitato kiam mi postenas en Tokio pro labori kiel programara inĝeniero. Subtilaj Orientaj aferoj afekcias min. Mi havas plene da ŝancoj viziti Ŝintoajn sanktejojn kaj Budaismajn templojn. Mi pli interesiĝas pri Orienta filozofio.
Mi komencas pli da studoj pri Budaismo post kiam mi revenas al Kanado. La filozofio pli taŭgas mian vivmanieron. Mi lernas pri la tiel nomataj Kvar Noblaj Veroj, kiuj centriĝas sur la ideo, ke, unue, ekzisto estas plene da suferado (dukkha); due, suferado venas el dezirado; trie, suferado povas finiĝi; kaj kvare, ekzistas metodologio por fini suferadon. Ĝi ŝajnas realeca religio. Mi malkovras, ke dum Kristanismo estas bazata sur savado pro pekoj, Budaismo estas bazata sur savado pro suferado. Ĝi intrigas min. Dukkha per la Palia aŭ duhka per la Sanskrita havas larĝan gamon da signifoj; krom suferado, ĝi povus signifi ankaŭ mildan agacadon, malkontenton, kaj tiel plu.
Budaismo havas ankaŭ la ideon pri malkonstanteco, aniccā per la Palia aŭ anityā per la Sanskrita; "ĉiuj formiĝoj estas malkonstantaj" ("sabbe sankhārā aniccā" per la Palia). Oni malfeliĉiĝas kiam onia favorita aparato detruiĝas, interrilatoj finiĝas, dorlotbesto mortas, dolĉa antikva domo malkonstruiĝas, kaj tiel plu. Tiel estas la malkonstanteco de vivo. Kiam mi akceptas ĉi tiun doktrinon, mi pli saniĝas apartiĝi de aĵoj kaj aferoj.
Alia ĝenerala Budaisma koncepto estas sūnyatā per la Sanskrita aŭ suññatā per la Palia; ĝi estas la nuleco de ĉiuj aferoj. Nenio ekzistas esence. La Kora Sutro diras, ke "formo estas nuleco, nuleco estas formo". Dume, samsāra estas la malo de nirvāna. Samsāra, senĉesa vagado, estas la mondo en kiu oni nun vivas, la mondo de iluzio, aŭ eble la spiraloj da renaskiĝoj. Per Budaismo, oni provas eskapi samsāra-n por atingi la lastan celon, la malekziston de avareco, malamo, kaj iluzio; ĉi tiu celo nomiĝas nirvāna per la Sanskrita aŭ nibbāna per la Palia. Ĉi tiu atingo estas unu formo de iluminiĝo. En la Zen-sekto de Budaismo, oni aŭdas pri alia, kiu nomiĝas satori per la Japana. Ĝi estas subita abrupta evento atingebla en onia vivo; estas io kiel la plej brila ideo, kiun oni povas havi, sed sen la ideo; oni ne povas esprimi ĝin per vortoj. Zeno estas vere malsama kompare al aliaj Budaismaj sektoj ĉar gi evitas vortcentran pensadon.
La plej centraj pensoj de Budaismo laŭ Vikipedio estas la Kvar Noblaj Veroj:
«
1. La vero pri la nekontentigo (Palie dukkha, Sanskrite duhkha); tiu koncepto inkluzivas suferon, sed estas pli vasta. 2. La vero pri la kaŭzo de la nekontentigo, nome la triobla deziro aŭ soifo: plezurosoifo, iĝosoifo, neniiĝosoifo. 3. La vero pri la fino de la nekontentigo, nome la fino de ties kaŭzo. 4. La vero pri la vojo al la fino de la nekontentigo, nome la Nobla Okera Vojo: 1. ĝusta rigardado,
2. ĝusta pensado,
3. ĝusta parolado,
4. ĝusta agado,
5. ĝusta vivtenado,
6. ĝusta strebado,
7. ĝusta atentado,
8. ĝusta koncentrado.»
Scivoleme, mi legas pri Hinduismo pro kompari kun Budaismo. En politeisma Hinduismo, ekzistas ĉioampleksa dio, kiu nomiĝas Brahma, kiu estas la Kreanto, parto de la Triopo, kiu inkluzivas de Viŝnu, la Konservanto; kaj de Ŝiva, la Detruanto. Rigortraktite Budaismo kontraŭe agnoskas nenian Mastran Dion, personigitan kun homecaj atributoj: ĵaluzeco, pardonemeco, afableco, kolereco, kaj tiel plu. Budaismo konsentas, ke ĝi mem ne povas plene ekspliki tiun, kiu la dio estas, aŭ tiujn, kiuj la dioj estas, kaj ĝi ne penas fari tiel. Budaismo estas ne diocentra.
En Hinduismo, ekzistas kredo pri Ātman, la Eterna Animo aŭ Memo, kiu estas esence la sama kiel la ĉiea Fundamenta Realo, Brahman, kiun oni ne devas konfuzi kun Brahma. Budaismo kontraŭe havas kredon pri Anātman, la Ne-memo, la Senmemeco, aŭ la Memo kiel Iluzio. Ĉi tiu centra Budaisma doktrino, Anātman per la Sanskrita aŭ Anattā per la Palia, instruas, ke "nek en korpaj kaj mensaj fenomenoj, nek ekster ili, povas troviĝi iu ajn afero, kiu en la fundamenta senco povus esti rigardata kiel mem-ekzistanta reala ego-ento, animo, aŭ ajna alia restanta substanco" (per Budaisma Vortaro de Nyanatiloka). Budaismo instruas, ke ĉiu havas senĉesan "fluon de konscio", ne vere animon.
Ĵainismo, alia Orienta religio, havas tion, kio estas la bonega koncepto pri Anekāntavāda, malabsolutismo aŭ multpunkteco; ĝi signifas, ke oni povas fari nenian pretendon pri absoluta vero; ĉiuj veroj dependas sur variaj perspektivoj kaj, do, ĉiu scio estas parta. Ekzistas klasika tradicia rakonto pri blindaj homoj tuŝantaj elefanton kaj provantaj priskribi tion, kio ĝi estas. Ĉiu homo donas malsaman priskribon depende sur tio, kion li tuŝis: la rostro, la flanko, la dentego, kaj tiel plu. Ĉiuj estas validaj, sed neniu povas difini la tutan elefanton. Ĉi tiu paradigmo rememorigas pri la Hinduisma Ātman, la Eterna Memo, kaj pri la Budaisma Anātman, la Ne-memo. La Ĵainoj kredas, ke la perspektivo pri la konstanta memo kaj la perspektivo pri la malkonstanta memo estas malsamaj, sed egale validaj; ambaŭ povas esti veraj simultane.
La Hinduoj disiĝas al du grupoj: la personistoj kaj la nepersonistoj. La nepersonistoj kredas, ke Dio estas nepersona ento kiel Brahman, kaj la personistoj kredas, ke Dio estas persona ento en la ĉefa formo de Kriŝna. Ĉinoj nomas la nepersonan enton Tiāndì aŭ Ĉielo-kaj-Tero, la Universo.
Nu, el Ĉinujo estas Taoismo, la Filozofio de la Kvin Elementoj: Akvo, Fajro, Ligno, Metalo, kaj Tero, kiuj simboliĝas orde per la koloroj Nigro-Bluo, Ruĝo, Verdo-Bluo, Blanko, kaj Flavo. Taoismo estas ĉarma filozofio. La Tao estas ia speco de trapenetranta forto en la universo, ekzistante en ĉiuj aferoj. Ĝi ekvilibrigas la mallumon Yin kaj la lumon Yang. La Tao ne estas Mastra Dio. Taoismo instruas la ideon de wúwéi aŭ "ne fari", de ne esti reagema, de esti pli pasiva al psikosociaj mediaj fortoj, de "fleksiĝi laŭ la vento", kaj de "ne lukti kontraŭ la fluo".
Revenado estas la natura movado de la Tao. Ĉiuj aferoj devenas de la Tao kaj devas reveni al ĝi. Taoisma meditado postulas revenadon al la origino aŭ la fonto por atingi trankvilan Iluminiĝon. Esence sensanĝiĝanta estas naturo. Koni konstantecon estas sagaco kaj ne koni ĝin estas katastrofo. Oni celas simplecon kiel nehakitan krudan lignon. Taoistoj ankaŭ celas senmortecon, inkluzive de la fizika speco. La nobla gruo simbolas ĝin.
Taoistoj kredas ankaŭ, ke ĉiu persono havas du specojn da animoj, la sep Yin-animojn, kiuj produktiĝas ĉe koncipo, kaj la tri Yang-animojn, kiuj kuniĝas kun la Yin-animoj ĉe naskiĝo. Kiam ili kuniĝas en harmonia unio, vivo floras; kiam ili apartiĝas, malsano aŭ morto okazas. Ekzistas kelkaj skoloj de Taoismo. La Skolo de la Higieno pri Internaj Dioj kredas, ke 36.000 dioj aŭ shén loĝas en la makrokosmo kaj en ĉiu homa korpo. La shén estas kontrasto de gu, kiuj estas friponaj demonoj, formitaj el Yin-animoj de mortintoj. Parenteze, la Hinduoj de Barato kredas, ke ekzistas dia grajno en ĉiu homa ento. Taoismo estas formo de animismo.
Kiom da dieco homoj havas? Kian diecon homoj havas? En la Kristana Biblio, la aserto "Vi estas dioj" aperas en Psalmo 82:6 kaj Johano 10:34. Kelkaj interpretoj diras, ke ĉi tiu aserto rilatas al homoj ĝenerale, aŭ al kelkaj homoj, aŭ eĉ al anĝeloj. La debato daŭras.
Kredantoj de la ampleksa Antikva Egipta politeisma religio kredas, ke homo estas kunmetita de la kha aŭ la mortema korpo kaj de almenaŭ tri subtilaj preskaŭ-diaj elementoj: la ka aŭ la duoblo, la ba aŭ la animo, kaj la akh aŭ la spirito.
La politeismaj Eskimoj kredas, ke krom personaj animoj, kaj variaj fantomoj kaj spiritoj, kiuj loĝas en la Arkta tundro, ekzistas ankaŭ "nomaj animoj". Persona nomo havas propran animon, gardantan spiriton al la nomposedanto. Eskimo povas havi multajn nomojn.
Fondita de la Profeto Zarathustra, la antikva Persa religio Zoroastrianismo kredas pri la duismo inter Bono kaj Malbono. La spirito de detrua forto, Angra Mainyu, kontraŭas la spiriton de krea forto, Spenta Mainyu. La universo estas batalgrundo inter la du fortoj. Zoroastrianoj dediĉas sin al la Triopa Pado: "Bonaj pensoj, bonaj vortoj, bonaj agoj".
Ĉu mi kredas pri renaskiĝo aŭ metempsikozo? Aŭ ĉu mi kredas, ke kiam mi mortos, estos nur silenta trankvila nenio? Aŭ ĉu mi renaskiĝos en Sukhāvatī, la Regno de Beateco, pri kiu la Purlanda Sekto de Budaismo kredas, ke ĝi kondukas al Iluminiĝo? Aŭ ĉu mi renaskiĝos en iu el la belegaj mondoj de la Hindua Vaikuntha? Pri ĉi tiuj aferoj, mi nur diru "Mi ne scias" kaj lasu tiel. Pri ĉi tiuj aferoj, mi estas agnostikulo ĉar oni ne povas pruvi aŭ malpruvi. Tamen, naturaj aferoj venas spirale. Tion oni intuicias.
En la branĉo Mahāyāna de Budaismo, ekzistas koncepto pri la Dharmakāya Buddha, la Reala Korpo, la Budaa Menso, la Unu Menso. Ĉiuj aferoj estas nur ondetoj aŭ malaperemaj bobeloj en la oceano de ĉi tiu Unu Menso. En ĉi tiu mondperspektivo, vivo estas nur bobelo.
Ĉu mi estas vegetarano? Ne, mi ne estas. Mi ja fojfoje manĝas porkaĵon kaj bifstekon, kvankam mi preferas kokaĵon kaj marmanĝaĵojn. Dum kelkaj vegetaranoj pretendas, ke karnmanĝado estas "malbona karmo" pro mortigi bestojn, mi mem ne diskriminacias inter bestoj, plantoj, kaj fungoj. Preskaŭ-vegetarana amikino diris al mi, "Sed karoto ne havas Buda-naturon". Nu, mi opinias, ke ekzistas viva forto aŭ energio en ĉiuj aferoj, eble eĉ en rokoj, kio estas perspektivo de Japanaj Ŝintoanoj kaj eĉ pratempaj indiĝenoj en Ameriko, Afriko, Azio, Aŭstralio, kaj la Pacifikaj insuloj. En Ŝintoo, la energiaj spirit-animoj, kiuj loĝas ĉie en naturo, nomiĝas kami. Ŝintoo estas formo de animismo.
Japanaj Ŝintoanoj kredas la filozofion pri ichirei shikon, "unu spirito, kvar animoj" de ĉiu persono. Ĉiu animo aŭ spirito havas specifan rolon. Pureco aŭ senrubeco estas centra koncepto en Ŝintoo ĉar ien ajn, kie estas malpure aŭ rubece, fizike aŭ psike, kami ne sanktvizitas. Efektive, ĉiu persono havas potencialon fariĝi kami. La postvivo havas kelkajn eblojn por la reikon, la spirit-animo de ĉiu persono: La postvivo en la eterna lando aŭ la radika lando troviĝas for trans la oceano; tie, eterna juneco daŭras. Alidestine, la postvivo en la kaŝata mondo aŭ la astra mondo kontrastas nian videblan materialan mondon. Alicele, la postvivo en la morta lando troviĝas en la submondo. Aliire, la postvivo ĉe la monto estas tie, kie oni fariĝas kami gardanta pri sia familio tra generacioj. En Japanujo, oni ofte vidas en natura medio belajn pordegojn, kiuj nomiĝas torii; tiuj simbolas la aliron al la spirita mondo.
En multaj lokoj en la mondo, religioj estas ofte miksataj. En Japanujo kaj Tajlando, oni povas esti samtempe animisto kaj Budaisto. En Bali, oni povas esti samtempe animisto kaj Hinduo. Ekzistas aliaj kombinaĵoj tra la mondo.
En 2545 B.E., mi komencas studi meditadon ĉe mia najbara Taja Budaisma templo, kiu instruas la tradicion Theravāda. Tio vere malfermas pordojn por mi. Mi lernas, ke meditado pli fortigas la menson. La specoj de medito, kiujn mi studas, nomiĝas samādhi (koncentriĝo) aŭ samatha (trankvileco), kaj vipassanā (akravideco). Iri al tiu templo estas la unua fojo, ke mi vere socie mergiĝas en la dharma, la Budaismaj instruoj.
Ĉirkaŭ la fino de 2547 B.E., mi iomete interesiĝas pri monoteismaj religioj, kiuj inkluzivas de Islamo, Bahaismo, Kristanismo, Judaismo, kaj Sikhismo. Po 6 dolaroj, mi aĉetas la libron Baza Juda Enciklopedio kaj trovas kelkajn rimarkindaĵojn. Mi malkovras, ke Judoj kredas, ke ĉiu naskiĝas sen peko kaj ke neniu estas sub la servuto de pekoj, kaj ili ne kredas pri la "origina peko" kiel Kristanoj. La enciklopedio asertas, ke "lernado estas la insigno de la Judo; lia krio estas por justeco; lia fervoro estas por la vero; kaj lia signo estas kompato". Kontraŭ populara kredo, ekzistas konvertitoj al Judaismo, kiuj nomiĝas ger.
Rimarkindaĵo pri Bahaismo estas la deklaro de la Profeto Bahá'u'lláh, ke por atingi la Plej Grandan Pacon, la nacioj de la mondo instruu internacian helplingvon, ĉu ĝi estas natura aŭ artefarita. La Tabulo de Ishráqát deklaras, ke oni instruu ĝin "al la infanoj en ĉiuj lernejoj de la mondo, tiel ke la mondo fariĝu unu lando kaj unu hejmo". Estus certe saĝe.
Kelkaj religioj estas Mesiaj; tio estas, ke oni atendas dian eraon aŭ dian personon por paradizigi la mondon. Tio temas pri la "Mesia Erao" aŭ la "Mesio".
Mia koncepto pri dio aŭ dioj estas malsama kompare al plejparto da organizitaj religioj. Mi pensas, ke dio aŭ dioj estas preter genro: maskla, femala, aŭ aliaj. Eble ili povas vesti sin en iu ajn genro. Ĝi aŭ ili estas preter nombro: nulo al infinito. Genro kaj nombro estas homaj limoj. Eble ekzistas hierarkio de plialtkonsciuloj preter la homa nivelo, sed ĉu oni nomas ilin "dioj" dependas al la kredanto. Kvankam "politeismo" estas la ĝenerala ombrela vorto por la kredo pri multaj dioj, ekzistas la vorto "henoteismo", la kredsistemo, en kiu oni agnoskas la ekziston de multaj dioj, sed rigardas unu specifan dion kiel la dion de sia familio aŭ tribo, lasante aliajn diojn malĉefaj por si. En Budaismo, oni povas esti teisto aŭ ateisto.
Fundamente, eble la tuta universo estas dio kaj dio estas la tuta universo; tio nomiĝas "panteismo". Aŭ eble dio inkluzivas de la universo; alivorte, dio estas la universo kaj preter ĝi; tio nomiĝas "panenteismo".
Mi renkontas larĝan gamon da Budaismaj sektoj: tiuj de la branĉo Mahāyāna: Zena kaj Purlanda; kaj tiu de la branĉo Theravāda. Mi ankaŭ legas la Hinduan sanktan libron Bhagavad-Gītā per la perspektivo de Hare Kriŝna kaj ĝi plaĉas al mi. La spirita vojaĝo estas senĉesa.
La spirita vojaĝo inkluzivas de mia genealogio. Per tradicia antropologio, mi estus multrasa miksaĵo de Mongolojda, Kaŭkazojda, kaj Aŭstralojda rasoj. Mongolojdo estas de la Hanaj Ĉinoj. Kaŭkazojdo estas de la Hispanoj, Grekoj, Judoj, kaj Portugaloj. Mi estas ankaŭ parte Malajo, la Filipina Indiĝeno. Malajoj estas konsiderataj kiel Sudaj Mongolojdoj. Antaŭlonge, la Sudaj Mongolojdoj ekspansiis en Sudorientan Azion, parte anstataŭigante kaj parte asimilante la indiĝenajn Aŭstralojdojn. Miaj prauloj vojaĝis longe tra la eonoj...
Kion mi lernas el ĉio de ĉi tiu spirita esploro? Estas multe. Io grava estas, ke vivo estas persone signifoplena, sed sensignifa simultane. Ekzistas du flankoj de monero. Oni vivas sur eta punkto en universo tre vastega kaj ĉiam ŝanĝiĝanta. Sed oni atribuas sian propran signifon al vivo. Fojfoje, mi pensas, ke la universo estas nur arto kiel pentraĵo aŭ skulptaĵo...
Nu, nur scienco estas la strikte memkorektanta paradigmo, kiun multaj renkontas. Ĉu scienco estas nigra aŭ blanka? Ĉu scienco estas blanka aŭ nigra? Tio dependas de malfacileco. Ofte, nigro ligas kun malfacileco, dum blanko kun facileco. Blanko ligas kun brila kompreno, dum nigro kun tuta mistero. Scienco estas io, kio rampas en la mallumo kaj subite saltas al la lumo pro scio.
Kopirajto © 2546-2552 B.E. de Victor Medrano
Tuesday, 06 October 2009
-
Vampiro
El Vikipedio
Tiu ĉi citaĵo, prenita el Roland Villeneuve, estis reprenata, al sia vico, el Prospero Lambertini, alivorte papo Benedetto XIV, en teksto de la Sepcent. Kiel oni povas bone konstati ĉi tiun priskribon de la figuro de la vampiro havas ion de naŭza kaj abomeninda kiu formoviĝi de multe de la literatura kaj kinematografia tradicio al kiu ni estas loĝata hodiaŭ. Difuzita ankaŭ dum la fluo de la Okcent, ĉi tiu vido, sed, estis destinota esti forgesata dankon al la sukcesoj de iuj gravaj aŭtoroj de la gotika romano, kiu ĝuste en ĉi tiu periodo komencis eltrovi fortunon tra la Eŭropo.
La ĝentlemana vampiro, tio karisma figuro, kun forta ĉarmo, kapabla altiri al si la viktimon sen tro streĉado, naskiĝis en 1819 kiam la kuracista John Polidori faris presi sian kurtan romanon La Vampiro, la kiu protagonisto, Lord Ruthven, estis ekstraktata el la amata/malamata Lord Byron. El ĉi tiam al post, la vampiro, en literaturo, obtenis daŭre pli grandajn sukcesojn, pasante tra Carmilla, la vampirino de Le Fanu, kaj tra Varney, vampiro kiu animis la klasikajn pecajn fasciklojn, por fini kun la pleja pinto de la ĝenro, tio Dracula de Bram Stoker kiu kunigis en si parton de la eŭropaj folkloraj elementoj kaj parton de la literaturaj temoj de la periodo, akirante perfektan kaj samtempe originalan sintezon pri la argumento kaj sen tempo kaj ekscitan aventuron.
Enhavo
Etimologio de la nomo
La vampiroj, kiel transigata de la tradicio, estas mortintoj kiuj reiras el la tombo por suĉi al la vivantoj la vivan esencon (prefere la sangon). La termino vampiro havas slavan originon: rekondukebla al la radiko -pi, magiisto, sorĉisto, kaj al la litova verbo wempt, trinki, suĉi. Vokitaj vampir en Serbio kaj Bulgario, upiór en Pollando, upir en Rusio, ili distingiĝas ne nur por la nomoj, sed ankaŭ por karakterizaĵoj kaj modus operandi kaj, por longa tempo, ne estis konsiderataj fantastan frukton de legendoj perditaj dum la tempo.
Vampirino
Vampirino estas inseksa vampiro.
Metafore estas vampirino aŭ vampo seksalloga virino, kiu kvazaŭ fatale kondukas siajn amsopirantojn al diversaj katastrofoj (vampirinoj en la Holivudaj filmoj)[1]
La originoj de la mito
La originoj de la vampiroj estas antikvaj kiel la sama mondo: fakte, ne estas malmultaj la arkeologiaj retrovoj kiuj indikas kiom antikva la timego de la vampirismo estis. Por ekzemplo, en multaj antaŭhistoriaj nekropoloj estis retrovataj restaĵojn kun ŝtonoj plantitaj sur la korpo probable por malebligi al la mortinto reiri el la transmondo. La plej antikva vampira teksto de kiu oni konas estas, ja, babilona tabuleto konservata al la British Museum pri kiu estas gravurata magian formulon kiu necesas gardi de la sango-suĉuloj dajmonoj, la etimmé.
En la hebrea antikva tradicio estas, ja, alestanta aluka (sango-suĉulo), ulo kiu atakas la vojirantojn kiuj estas perdataj en la dezerto: ne por kazino, el la devoj de la Torah estas ankaŭ la malpermeso trinki sangon, vehiklon de la viva esenco de la vivantaj estaĵoj, probable memoron de la antikvaj vampiraj timegoj. La sama biblia figuro de Lilith, kiu kongrui kun la asira dajmono lilitu, estis dajmono de speco succubus (la ina versio de la incubus, dajmonoj kun la fantoma aspekto prefere ol korpeca). Unua kaj malica edzino de Adamo, Lilith estas opiniata en la hebrea tradicio la patrino de ĉiuj vampiroj: kiel ĉiuj succubi, ŝi estas ĵaluza de homa semo kaj tial ŝi nokte eniras en la liton de la viroj por sekigi ilin de la ilia viva forto. El Lilith ankaŭ devenas la lilin, kiuj suĉas la sangon de la infanoj. Laŭ la tradicio, se infano ridetas en la dormo dum la nokto de la juda sabato, oni diras ke li estas ludante kun Lilith: por savi lin, oni frotas la nazon al li por tri fojoj kaj oni diras la bondeziran frazon: Adamo, Eva, ekstere Lilith!.
Ankaŭ grekoj kaj romianoj havis ilian vampiran mitologion, ĉefe prezentita de vampiroj de ina sekso, kiu kunigas sin kun certa eŭropa ŝamana tradicio. La lamia, por ekzemplo, reĝino de la sukuboj, estas speco de sorĉistino, kiu iam aperas en formo de bela knabino, iam kiel maljuna virino, iam ankaŭ kun animalaj aspektoj, prefere serpento kun la kapo de virino. En la antikva Romo, poste, aldoniĝis ankaŭ la stix, rektan praavon de la italaj strie kaj de la romaniaj strigoi. La Stix, kun la forma de rabobirdo kaj soifa de sango, kiun ŝi trinkis per longa kaj akrigita beko, estas tiel priskribata de Ovidio:
- Oni diras ke ili turmentegus la infanojn ankaŭe mamnutratajn
- kaj plenan de eltrinkita sango ili havus la kropon
- Ili nomiĝas strigin: kaŭzo de la nomo
- estas ke ili estas nokte kutimaj horore kriĉi
- kaj plenan de eltrinkita sango ili havus la kropon
Alia mortiga knabino estis la empusa, kiu, por speciala sorĉo, aperas kiel brila knabino, kiam reale ŝi kaŝas monstrajn kaj naŭzajn aspektojn (ŝi havas bronzan piedon kaj unu de sterko de azeno). Kiel la mormos, vampirinoj iom pli agrablaj, ili estis al la deĵoro de Ecate, diino de la nokto, de la nigra magio kaj protektantino de la sorĉistinoj.
Tiel James Robinson priskribas ŝin en la serieto Vertigo Witchcraft:
- Ecate. Reĝino de la tenebroj. Reĝino de la nokto. Tiu kiu havas tri korpojn kaj tri kapojn. Virgulino, patrino kaj oldulino. Ĉielo, tero kaj infero. Artemide, Diana kaj Proserpina. Tiu kiu ne havas nomon. Reĝino de la fantomoj.
- Reĝino de la sorĉistinoj.
Kaj oni atingas al la unua rakonto pri la vampiroj: Filostrato raportas en la Vivo de Apollonio el Tiana la historion de la juna Menippo kiu savas sian instruiston Apollonio el la teruraj intrigoj de empusa, utiligante malligitan lingvon kaj multan fantazion.
Ankaŭ pli gravaj atestoj pri la ne-mortintoj de la antikva Romo devenas al ni el la raporto de certa Flegone Tralliano, libertino de la imperatoro Adriano, kiu rakontas la okazon de Philinnio (kiu estis reprenita, en poezio, de Wolfgang Goethe, kiu alklimatigas ĝin en Korinto kaj kiu estis probable fonto de la rakonto Arria Marcella de Théophile Gautier), juna mortintino kiu reiras, kun la konsento de la dioj, por amo de junulo, Machate. La junulino estas malkovrita da la gepatroj, kaj ĉi tiu renkontiĝo reportas ŝin al la morto, ŝajne definitive; sed la loĝantaro direktiĝas al la saĝulo Ryllus kiu: ordonis al ili ke por nenioj kaŭzoj ili permesus ke la korpo de Philinnio estus remetota en la sepultejo, sed ili sekuriĝus ke ĝi estus tujtuje cindrigota en malproksima ejo, ekster la muroj de la urbo.
- Oni diras ke ili turmentegus la infanojn ankaŭe mamnutratajn
Monday, 21 September 2009
-
Durio
El Vikipedio
Durio

Frukto de la Durio zibethinusBiologia klasado Regno: Plantoj Plantae Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida Ordo: Malvaloj Malvales Familio: Malvacoj Malvaceae
Bombakacoj BombacaceaeGenro: Durio Specioj Estas aktuale 30 identigitaj specioj
Durio (Durio en la latina) estas frukto kiun produktas tropika arbo klasifikita en la familio malvacoj aŭ bombakacoj depende de la fonto. Ĝis nun, oni malkovris 30 speciojn kies naskiĝareo situas en Sud-Orienta Azio, sed nur 9 el ili estas fruktodonaj. Durio zibethinus estas la ununura specio disponebla en la internacia merkato. Temas pri manĝebla ovoforma fruktego kies cirklo povas mezuri ĝis 40cm. Ĝi ĝenerale kreskas alte sur la portanta arbo kaj falas fortege grunden ekde kiam ĝi estas matura pro sia granda pezo (ĝis 5kg). La durio enhavas tre fajnan guston kiu similus al kruda kamemberto kun nuancoj de ananaso kaj ajlo, kaj laŭ kelkaj ĝi ankaŭ elvokas buteron. La frukto ankaŭ ellasas tre fortan odoron kiu estas ĉu repele naŭza ĉu nekredeble alloga laŭ la opinioj. Ĝi estas ofte konsiderita la Reĝo de la Frukto de multaj personoj kaj interalie aparte ŝatita de la instinktomanĝantoj.
La nomo venas el la Indonezia lingvo (Durian) kaj signifas "Dornhava".
Por durio-malpermesata areo en Singapuro


